Bronzepoka kolapso

La falo de Trojo, evento priskribita en la greka mitologio ĉe la fino de la bronzepoko, kiel prezentita de la 17-jarcenta pentristo Kerstiaen De Keuninck.

La bronzepoka kolapso estas transiro en la Egea Regiono, Sudokcidenta Azio kaj la orienta Mediteraneo de la malfrua bronzepoko al la frua ferepoko, kiun historiistoj kiel M. Liverani, S. Richard, Roberto Drews, Frank J. Yurco, Amos Nur, Leonard R. Palmer kaj aliaj kreas esti perforta, subita kaj kulture eksploda. La palaca ekonomio de la Egea Regiono kaj de helenisma Malgrandazio, kiu karakterizis la malfruan bronzepokon, estis anstataŭitaj, post hiato, per la kulturoj de izolitaj vilaĝoj de la greka malluma epoko.

Inter proksimume la datoj 1200 kaj 1150 antaŭ nia erao, la kultura disfalo de la Mikenaj regnoj, la Hitita Imperio en Malgrandazio kaj Sirio, [1] kaj la Nova Imperio de Egiptio en Sirio kaj Kanaano [2] interrompis komercajn vojojn kaj severe reduktis la legopovon en la tuta regionego. En la unua fazo de tiu periodo, preskaŭ ĉiu urbo inter Piloso kaj Gaza estis perforte detruita, kaj ofte restis neloĝata poste: inter la ekzemploj estas Hatuŝa, Mikeno, kaj Ugarit. [3]

La iom-post-ioma fino de la Malluma Epoko kiu sekvis vidis la leviĝon de Sirio-Hititaj ŝtatoj en Kilikio kaj Sirio, la arameajn regnojn de la mezo de 10-a jarcento antaŭ nia erao, kaj fine la aperon de la Nov-asiria imperio.

  1. Por Sirio, vidu M. Liverani, The collapse of the Near Eastern regional system at the end of the Bronze Age: the case of Syria en ("La kolapso de la Proksimorienta [=okcidentazia] regiona sistemo je la fino de la bronzepoko: la kazo de Sirio") en Centre and Periphery in the Ancient World ("Centro kaj Periferio en la Antikva Mondo), M. Rowlands, MT Larsen, K. Kristiansen, eldonintoj (Cambridge University Press) 1987.
  2. S. Richard, Archaeological sources for the history of Palestine: The Early Bronze Age: The rise and collapse of urbanism ("Arkeologiaj fontoj por la historio de Palestino: La frua bronzepoko: La leviĝo kaj kolapso de urba vivo"), The Biblical Archaeologist ("La biblia arkeologo", 1987)
  3. La fizika detruo de palacoj kaj urboj estas la temo de Robert Drews, The End of the Bronze Age: changes in warfare and the catastrophe ca. 1200 B.C. ("La fino de la bronzepoko: ŝanĝoj en milito kaj la katastrofo de ĉ. 1200 antaŭ Kristo), 1993.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search